Esperanta Civito

HeKo - retagentejo de la Esperanta Civito

HeKo estas novaĵagentejo je la servo de la establoj en kaj apud la Pakto por la Esperanta Civito, sub la imprimaturo de la Konsulo aŭ lia delegito. La informoj estas: oficialaj de la Civitaj instancoj, se indikitaj per la litero C; bultenaj de paktintaj establoj, se indikitaj per la litero B; alies neoficialaj, pri kio ajn utila por la evoluo de Esperantio, se indikitaj per la litero A. Kaj pri Eŭropaj institucioj aŭ geopolitiko, se indikitaj per la litero E.
Eblas SENDI KOMENTARION aŭ ARTIKOLON tra la redakcia adreso.
Publikigo estas rajto por kiu havas la esperantan civitanecon, laŭdiskrecia por la ceteraj.
Eblas donaci monon por subteni nin per https://www.paypal.me/giordanoalessio97
.
Nia poŝta adreso: Esperanta Civito > HeKo, strato Edinburgo 26, BE-1050 Bruselo (Belgio)


HeKo 839 8-E, 30 jun 24: La ekstrema dekstro survoje al la plejmulto en Francio


La elektoj por la Parlamento de la Franca Respubliko konfirmas la fortan kreskon de la ekstrema dekstro, gvidata de Marine Le Pen kaj Jordan Bardella, konstatitan por la Parlamento de Eŭropa Unio. La konfirmo alvenas malgraŭ la paralela kresko de la partopreno en la baloto.

Preter lokaj faktoroj kiuj ludas ekzemple en la transmaraj teritorioj, kiel Nova Kaledonio kaj Melanezio (kie la ekstreman dekstron nutras aŭtonomistoj kontraŭ sendependistoj), la sukceson klarigas ĝenerala malkontento pro la Macron-politiko, kies lasta taktika eraro (antici ...

Legu pli


HeKo 839 7-E, 29 jun 24: La demokrata partio bezonas rapide posteulon


La historio de la balotoj por la usona prezidenteco registras la unuan debaton inter la du ĉefaj kandidatoj en televizio neniam antaŭ la monato septembro: la ĵusa debato inter Biden kaj Trump en junio estas escepto el kiu oni rajtas dedukti kaj malicon kaj prudenton. Alivorte: en la demokrata partio oni konscias pri la stato de la eliranta prezidento, kaj oni decidis testi la aferon tre frue, por havi la tempon trovi la necesan anstataŭanton.

Sed la anstataŭigo ne estas facila tasko. Unue, Biden mem devus rezigni, kaj tio ne estas probabla, kro ...

Legu pli


HeKo 839 6-E, 28 jun 24: Europa Unio pli kaj pli NATO-komplementa


La nomoj de la kandidatoj al la tri ĉefaj oficoj de Eŭropa Unio (kvar kun la prezidanto de la EU-Parlamento) ŝajnas montri kontinuecon en la strategio de EU dum la lastaj jaroj. Diverĝon aludas la rezigno pri la verduloj kiel parto de la majoritato, tial eble bremsadon de la politiko kiuj furiozigas terkulturistojn. Sed la proponita reelekto de s-ino Ursula van der Leyen kiel ĉefkomisaro, akompanate de s-ino Kaja Kallas kiel komuna proparolisto de la ekstera politiko, konfirmas rigidiĝon de EU rilate la interslavan militon.

Ne estas certe ke l ...

Legu pli


HeKo 839 5-A, 27 jun 24: Charters inter nostalgiuloj kaj delirantoj


Dek tri (la taroko de la morto) monatojn antaŭ la fino de lia mandato prezidanton Duncan Charters varletas du opozicioj, en stranga konkuro. Unuflanke la diversaj nostalgiuloj pri la Centra Oficejo; aliflanke diversaj delirantoj pri la sorto de esperanto. Por la unua, heterogena opozicio de bulleristoj kaj kamaĉistoj, la komuna denominatoro estas la litanio: kun la Centra Oficejo nur kreskanta deficito, sen ĝi la morto. Por la dua, pli homogena taĉmento el ĝisostaj finvenkistoj, la ĉefa deliranto ŝajnas Renato Corsetti: ne pro minacoj (kio karakterizas ...

Legu pli


HeKo 839 4-A, 26 jun 24: Pli frondo ol fronto, sed pli vasta kontrau UEA


Post la skandalisma nordeŭropa retgazeto, voĉtubo de la bullerismo; apud la diversaj Moleonoj, Milleroj kaj pliaj kamaĉistoj; nun kontraŭ la Universala moviĝas eĉ la Internacia (iama Ĉe-)Instituto en Hago. Ĉiuj kongrue al la devizo (pregita siatempe de Laszlo Szilvasi), laŭ kiu pli gravas centra oficejo ol komitato kaj estraro kune. Atentinde estas ke leviĝas atako el la instruistaro (kvankam ne ILEI), nuntempe la plej influa lobio en UEA. Jen la opinio de s-ino Jolanta van Holstein, sekretario de Internacia Esperanto-Instituto:

"Ni ne sci ...

Legu pli


HeKo-arkivo

Esperanta Civito