Esperanta Civito

Birindwa instruas en Ruando


Ekde hodiaŭ c-ano Mishosi Birindwa estas en Ruando, kie li vizitas esperanto-klubojn kaj gvidas lingvokurson en la ĉefurbo. Lia misio eblas danke al subvencio de Afrika Centro Esperantista en Lomeo.

C-ano Birindwa estas eble la plej preparita esperantologo en Burundio. Interalie li kunorganizis la duan Afrikan Esperantologian Semajnon, kaj li sekretarias ĉe la Lingva Komitato de Esperantio.

[HeKo 431 5-A, 31 mar 10]
Esperanta Civito