Esperanta Civito

Jozefo Baksa estas la nova prezidanto de HEA


La 23an de septembro d-ro György Nanovfszky transdonis la prezidantecon de Hungaria E-Asocio al la estraro.

La HEA-estraro elektis s-ron Jozefon Baksa la prezidanto. Laŭ peto de la estraro, d-ro Nanovfszky konsentis resti estrarano ĝis la fino de la nuna jaro.

Jozefo Baksa vivas en la hungara provinco, proksime al la limo kun Kroatio. Li fondis kaj gvidas Esperanto-Centron en Sojtor.

(fonto: HEA)

[HeKo 312 4-A, 11 okt 06]
Esperanta Civito