Esperanta Civito

Lanĉopreze "Historio de la esperanta literaturo"

Fine de junio ĉesos la lanĉopreza periodo por mendi la verkon de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer "Historio de la esperanta literaturo".

La libro, 766-paĝa kaj kun pli ol kvincent bildoj, estas jam bindata. La definitiva prezo estas 48,- svisaj frankoj (aŭ eŭroj) plus eventualaj sendokostoj. Libroservoj povas ricevi rabaton pli altan ol 33%, se ili mendas antaŭ 30 junio 2015. Abonantoj de "Literatura Foiro" rajtas je 33%rabato eĉ por unu sola ekzemplero, se ili mendas antaŭ tiu dato.

Eblas mendi ankaŭ tra nia redakcio, aŭ rekte ĉe la eldonejo: lf-koop ĉe esperantio.net

(Kooperativo de Literatura Foiro)

[HeKo 575 7-B, 18 jun 15]

Esperanta Civito