Esperanta Civito

Ses diplomitoj per LTSEC en Buĵumburo


Kultura Centro Esperantista organizis jarkomence lingvotestan sesion en Buĵumburo, tuj post la fino de la 5a Afrika Esperantologia Semajno. Ekzamenis gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

C-anoj Espoir Kasati kaj Ramazani Nanjira (Kongolando), Abdoul Rahman Bukuru kaj Abasi Nshimirimana (Burundio) atingis la nivelon B2; c-ino Hindu Mujawimana (Burundio) la nivelon A2; c-ano Sylvestre Mugombekere (Kongolando) la nivelon A1.

(HeKo 698 9-B, 3 jan 19)
Esperanta Civito