Esperanta Civito

Tomasz Chmielik nova prezidanto de la Esperanta PEN


Pola literatura tradukisto, eseisto kaj redaktoro estas la nova prezidanto de Esperanta PEN-Centro. C-ano Tomasz Chmielik estis unuanime elektita hodiaŭ vespere fare de la Asembleo kunvokita al Barbarano de Salo', prezidata de c-ano Carlo Minnaja. Vicprezidanto restas c-ano Georgi Mihalkov, por la mandato 2019-2021.

C-ino Miroslava Kirova estis konfirmita kiel sekretario-kasisto. C-anoj Zlatoje Martinov kaj Giorgio Silfer estis elektitaj kiel revizoroj.

La Asembleo konstatis la bonfarton de la societo, inkluzive de pozitiva spezkalkulo 2018 kaj de kreskanta simpatio ĉe aliaj PEN-centroj. Du novaj membroj estis akceptitaj: prof. Davide Astori kaj c-ano Fernando Pita.

La delegitoj ĉe la diversaj internaciaj komitatoj restas la samaj, sed por Verkistoj en Prizono aldoniĝis c-ano Carlo Minnaja.

(HeKo 709 7-B, 24 maj 19)
Esperanta Civito