Esperanta Civito

Tri diplomitoj per LTSEC en Lombardio

La privata lernejo LEST en Barbarano de Salo' (Lombardio) gastigis la lingvotestan sesion de Kultura Centro Esperantista, 23-25 majo 2019. Komisionanoj Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer taksis la lingvan kompetenton de tri kandidatoj, laŭ la direktivo Muhlemann (pri la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito).

C-ano Riichi Karibe el Japanio atingis la kapablecon (B2), dum c-ano Carlo Minnaja kaj s-ro Patrick Morando el Italio atingis la magistrecon (C2). Kvara kandidato ne estis akceptita. Nur LTSEC inkluzivas ĉiujn ses nivelojn laŭ KEFR.

Ambaŭ C2-kandidatoj elektis historion kiel fakon, specife la rilaton inter esperantismo kaj faŝismoj. La komisiono ne bezonis eksteran fakulon, danke al koncerna kompetento de c-ano Silfer.

La venonta lingvotesta sesio okazos en Ĉaŭdefono meze de julio 2019.

[HeKo 709 8-B, 25 maj 19]

Esperanta Civito