Esperanta Civito

Lingva Kolokvo de KCE nur unutaga, sed kun plia eblo


La 6a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista koncentriĝos en unu tago: la 1a de majo 2020. Tion postulas la epidemia konjunkturo, sed precipe la bezono kupli tra interreto diversajn geaŭskultantojn.

Fizike estos en Chaŭdefono kaj prelegos (ekde 9h00): Perla Martinelli pri "Spikume tra PIV"; Andres Bickel pri "Vortstatistikaj esploroj en PIV"; Giorgio Silfer pri "Esperanta sed ne Esperantia vortaro"; Claude Gacond, anonconta sian omaĝon al Hector Hodler.

Estos ankaŭ skriba kontribuo de Tomasz Chmielik: "La neadekvateco de nia vortaro: endas nova kaloĉaja revolucio".

Kiuj deziras sekvi la kolokvon skajpe, tiuj anoncu sin tuj al kce ĉe esperantio.net. La Asembleoj de KCE kaj de LF-koop restas kunvokitaj en la koncernaj tagoj.

[HeKo 733 3-A, 24 apr 20]
Esperanta Civito