Esperanta Civito

Kazohinio en la franca lingvo


Komisiite de la Librofako de LF-koop, c-ino Marie-France Conde Rey provlegis la francigon de "Vojaĝo al Kazohinio" de S?ndor Szathm?ri, kiun elesperantigis s-ro Ulrich Moser, apoganto de KCE. Hodiaŭ en la Esperanto-Domo en Svislando okazis la definitiva renkonto pri la revizio: laŭ c-ino Conde Rey la traduko estas elstara, tute digna por la eminenta romano.

Nia plej valora socia romano post la dua mondmilito estas la verko de eksterordinara viziulo: sufiĉas mencii la intuicion de Szathm?ri, laŭ kiu elegantuloj laŭmode surhavos pantalonojn ŝiritajn plurloke...

La dosiero transiras nun al Esperanta PEN-Centro, kiu okupiĝos pri kontaktoj en la PEN-medioj (hungara kaj franca) cele al la trovo de eldonisto.

[HeKo 740 1-B, 30 jul 20]
Esperanta Civito