Esperanta Civito

LF-koop havas la eldonrajton de la HdE-libroj


La Administra Komitato de LF-koop atentigas ke ĉiu eldona rajto pro la cento da libroj publikigitaj de "Heroldo de Esperanto" ekde la 1920aj apartenas al LF-koop mem. Esceptas nur la manlibro de Umberto Broccatelli, kies rajtoj estis transdonitaj al Itala Interlingvistika Centro en 1996.

Reeldonado fare de alia entrepreno eblas nur post interkonsento kun LF-koop. Tiu interkonsento ne okazis pri du titoloj reeldonitaj de Edistudio (Brunetto Casini) en Italio.

Tiel longe kiel la afero ne estos klarigita, la koncernatoj ne rajtos aperigi verkojn ĉe LF-koop, inkluzive de la revuo "Literatura Foiro".

[HeKo 764 7-B, 31 maj 21]
Esperanta Civito