Esperanta Civito

Fokuso al la nordo en misio de la Kapitulo


Du membroj de la Kapitulo plenumis mision en Svedio dum la lasta parto de aŭgusto: la vickonsuloj pri financoj kaj pri socialaj aferoj. Ilin tre sindediĉe helpis la asistanto de la Norda Legacio, malgraŭ sia konvaleska stato; c-ino Manuela Blanco restadas dum pliaj du semajnoj en la teritorioj de Stokholmo kaj Upsalo, por daŭrigi la helpon al c-ano Bertil Nilsson.

Laŭ peto de fondumo Pro Esperanto kaj de la Kapitulo, gec-anoj Silfer kaj Blanco renkontis diversajn personojn en kaj ekster Esperantio, interalie kunlaborontoj de la Norda Legacio kaj organizantoj de la PEN-mondkongreso.

Estis ekzamenata la stato de eldonaj projektoj kaj la oportuno de partnerecoj, kun takso pri fidindeco de diversaj subjektoj. La koncernataj establoj (precipe Esperanta PEN-Centro) estos adekvate informitaj.

[HeKo 770 6-C, 1 sep 21]
Esperanta Civito