Esperanta Civito

Fakrondo pri bibliotekoj intense aktivas


La fakrondo pri bibliotekoj kaj arkivoj daŭrigas siajn semajnajn kunsidojn, kun la partopreno de aktivuloj el Bulgario, Francio, Hispanio, Italio, Katalunio, Svedio, Svislando. Preskaŭ ĉiuj havas la esperantan civitanecon.

Post panoramo pri la plej gravaj esperanto-bibliotekoj, la fakrondo analizis la diferencon inter biblioteko kaj arkivo, alvenante al la konkludo ke arkivoj estas multe pli oportunaj por gardi la postlasaĵojn de esperantistoj. Certe la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo devos inkluzivi arkivojn, en baldaŭa reformo de la direktivo.

[HeKo 777 2-C, 26 nov 21]
Esperanta Civito