Esperanta Civito

Claude Gacond zamenhofe festita de KCE


Tradicia donaco por s-ro Claude Gacond en la ĉi-jara Tago de la Esperanta Kulturo: interesan libron alportis c-ino Perla Martinelli, prezidanto de Kultura Centro Esperantista, kaj sen. Giorgio Silfer, vicprezidanto de Pro Esperanto. Temis pri la sola vizito kiun la 92-jara eksdirektoro de KCE ricevis precize la 15an de decembro.

S-ro Gacond vivas nun en kadukulejo de Ĉaŭdefono post grava akcidento, kiun li suferis ĝuste dum sia lasta naskiĝtago: bedaŭrinde la kruroj ne plu bone subtenas lin. Lia edzino loĝas aŭtonome ankoraŭ en la hejma vilao.

Alia 90-jarulo zamenhofe festis sian naskiĝtagon en decembro, sed tute vigle en sia sveda hejmo: c-ano Bertil Nilsson ĝuis etan bankedon kun sen. Manuela Blanco kaj najbarino Sara Torok, esperantistino samurbe. Li bone marŝas kaj ĵus finis traduki verkon pri jogo.

[HeKo 828 7-B, 23 dec 23]
Esperanta Civito