Esperanta Civito

Ora jubileo de la Esperanto-Klubo en Idensalmo


Meze de septembro 2024 la Esperanto-Klubo de Idensalmo (Finnlando) festos la kvindekan datrevenon de sia fondo. La klubo havas aparte riĉan historion, ĉar en ĉi tiu urbeto de Alta Savonio situis la redaktejoj de "Literatura Foiro" kaj "Kontakto" dum la 1970aj, disvolviĝis SAT-kongreso en 1982, okazis pluraj landaj kaj semajnfinaj esperanto-aranĝoj. Tiam, sed ankaŭ nun, eksterlandanoj membris en la societo.

Ĉefaj motoroj de la Klubo estis/as c-anoj Reino Eriksson kaj Onni Kauppinen, kies instruisto (almenaŭ perfektige) estis tre juna Giorgio Silfer, kiu vivis en Savonio dum tri jaroj. C-ano Silfer promesis sendi personan salutmesaĝon al la evento, certe ne nur laŭcirkonstancan.

La ora jubileo koincidos kun la Aŭtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando, kiuj gastigos interalie la ensemblon Asorti el Litovio kaj kanteliston el Finnlando. Festparolados Osmo Buller.

[HeKo 838 1-A, 9 jun 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_hosts(id, data) VALUES('3875675777', '216.73.217.117')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1038 s s(20 Requests)
  PHP: 0.0384 s s 
  Total: 0.1422 s s