Esperanta Civito

Lingvaj rajtoj en la venonta KCE-kolokvo


"Inter minoraj, minorigitaj, minoritataj kaj eĉ malpermesataj lingvoj: kia rolo por esperanto?" estas la temo de la 11a Lingva Kolokvo, kiu disvolviĝos ĉe Kultura Centro Esperantista 1-4 majo 2025. La temo ebligas kunlaboron kun la PEN-Komitato pri lingvaj rajtoj kaj tradukado, kaj ankaŭ kun diversaj etnistoj en Esperantio.

Pli ol jardekon KCE arigas intelektulojn por diskuti pri vivanta lingvo de vivanta komunumo (en la sociologia signifo de "Gemeinschaft", el kiu Esperantische Gemeinde kiel germanigo de Esperanta Civito). La iniciaton aŭspicias la Lingva Komitato de Esperantio, kies membroj (speciale la itallingve edukitaj Perla Martinelli, Carlo Minnaja, Giorgio Silfer, lastatempe Alessio Giordano) estas asiduaj partoprenantoj.

Prelegontoj bonvenas: sufiĉas sendi sian proponon al kce@esperantio.net Dum paŭzoj en la kolokvo probable okazos la jaraj Asembleoj de KCE kaj de LF-koop. Teorie estas kunvokebla ankaŭ la inaŭgura sesio de la nova Parlamento de la Esperanta Civito, sed tion povas decidi nur la eliranta kaj la eniranta Konsuloj.

[HeKo 838 9-B, 21 jun 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_hosts(id, data) VALUES('3875675777', '216.73.217.117')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0170 s s(20 Requests)
  PHP: 0.0308 s s 
  Total: 0.0478 s s