Esperanta Civito

Skandinava Esperantologia Semajno

Esperanto-Gastejo 60. Norde kaj Kultura Centro Esperantista memorigas pri la Skandinava Esperantologia Semajno en Leŝefoŝo/Lesjöfors, Svedio, 25-30 junio 2006 (alveno la 24an). Estas la lasta tago por ricevi rabaton kiel frupaginto!

La Skandinava Esperantologia Semajno (SkES) celas profundigi ĉe la partoprenantoj la lingvajn konojn, vastigi ilian esperanto-kulturon (historie, literature, muzike) kaj enkonduki ilin al formiĝo kiel kadroj je la servo de la esperanto-popolo (didaktiko, redaktado, organizo), ankaŭ per postkursa retpreparado. SkES samtempe preparas al la trapaso de lingvotestado je nivelo C1.

Gvidanto de la seminario: prof. Giorgio Silfer.

Informas: egarden@esperanto.se

[HeKo 302 2-B, 10 jun 06]

Esperanta Civito